|
Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto kaj esti pagata?Nederlandlingva versio / Nederlandse versie Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto kaj esti pagata? Jen via ŝanco, kaptu ĝin.Flandra Esperanto-Ligo proponas postenon de oficisto en sia sidejo, Lange Beeldekensstraat 169, 2060 en Antverpeno, Belgio. (80%-a labortempo, kontrakto sen difinita daŭro). La ideala kadidato nepre scipovu:Labori memstare: ofte vi estos sola en la oficejo (sed dum la unuaj monatoj ni ne lasos vin sola!), do gravas bone plani kaj strukturi vian laboron. La ideala kandidato estu civitano de EU-lando aŭ de Ukrainio. La laborlingvoj estas Esperanto kaj la nederlanda, ioma kono de la angla kaj la franca estas bonvena. Estu lernema, aktiva kaj entuziasma pri la daŭrigo de pli ol 40-jara agado de tiu ĉi grava centro de Esperanta kulturo.
Interesita? Kandidatiĝu ĉe admin@fel.esperanto.be Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-06 |